Ĉi tiu taglibro estas skribita pensante pri mia frato Miŝel mortinta en 2009 je la aĝo 62 jaroj.
Ĝi estas dediĉita al Yseult, Mathilde kaj Antonin.
© 2018 Jean-Pierre Cavelan
Éditeur : BoD - Books on Demand GmbH,
12/14 rond-point des Champs Élysés, 75008 Paris
Impression : BoD - Books on Demand GmbH, Allemagne
ISBN : 9 782322 169559
Dépôt légal : septembre 2018
Je la komenco de la jaro 1962 nia patro, Pierre, edukisto en la «Éducation Surveillée» (Edukado Kontrolata), obteninte alilokigon al la Kontrolata Edukadoservo de la justicopalaco de Nico, nia patrino Fernande, mia frato Miŝel kaj mi rekuniĝis kun li por translokiĝi en apartamenton de la domego Le Rond Point avenuo La Bornala.
Ĉiu semajnfine, ni bicikle vizitis nian novan regionon.
Sur la mapo Michelin, Korsiko kaj Sardio nin allogis kiel celaj lokoj malproksimaj sed atingeblaj.
Decidinte, ni foriros al Ajaccio je la aŭgusta fino kaj sen plua precizeco, ni projekciis iri ĝis Sardio.
Lasta tradicia pasaĝerŝipo konstruita por komunikigi Korsikon. Ekservigita en julio 1948. De tempo al tempo uzita sur la linioj de Norda Afriko. Redonita al la ŝtato en oktobro 1967. Dispecigita en Italio en novembro 1968. Jen la ŝipo kiu nin transportis al kaj el Ajaccio (prononco: Aĵaksio) en aŭgusto kaj septembro 1962.
Ni estas sur la malantaŭa ferdeko de Commandant Quéré.
La foriro el la haveno de Nico estas antaŭvidita je la 21a horo.
Mi ĵus iris kontroli sur la antaŭaĵo de la ŝipo ke niaj bicikloj estas taŭge fiksitaj de la maristaro. Ili estas sufiĉe ŝirmataj de la ondoŝprucaĵoj malantaŭ la steveno kaj fiksitaj al la ŝelo.
Miŝel, dekstre, ekkonatiĝis kun alia juna pasagêro por kiu tiu ĉi trairo ne estas la unua.
Mi ekuzas mian filmon el 36 nigroblankaj bildoj, alia filmo el 36 koloraj lumbildoj restas rezerve. Bedaŭrinde la tuta serio da diapozitivoj estis perdita.
Atendante la ŝipeliron ni taŭge lokiĝas por observi la enŝipiĝan spektaklon.
La pasaĝeroj, iliaj parencoj, amikoj, scivolemuloj, portistoj, homamaso sin movas en ĉiuj direktoj.
Proksime, junuloj realigas cirkan prezentadon per ŝnuretoj por suprenigi al si kukojn alportitaj de amikoj restantaj sur la kajo.
La forira horo alvenas, la manovro komenciĝas kaj sub niaj piedoj la maŝinego malrapide ekmoviĝas. Post kelkaj minutoj la ŝnuregoj estas malferlitaj kaj la ŝipo Commandant Quéré direktas sin al la elirejo de la haveno Lympia. La ĝeto estas ĉirkaŭirata, ni ĝoje salutas niajn gepatrojn kiuj estis posteniĝintaj je ĝia ekstremaĵo poste la golfeto de la Anges sin disvolvas antaŭ ni (…en la franca oni komprenas « Anges =Anĝeloj» sed fakte la nomo venas de malgrandaj ŝarkoj nomataj "anges" en la nica lingvo, ili estis fiŝkaptataj tie ĉi antaŭ longe). Dum la marvasto nin altiras en la krepusko, la Bordo el Azuro (Côte d'Azur) per ĉiuj siaj lumoj nin hipnotizas. La lumoj de Nico, de Villefranche ĝis la flughaveno kaj poste de Monako ĝis Antibo (Antibes) kaj ĝis Kano (Cannes) kaj la stelara multeco sin respegulas en glata maro. Nur la bruo de la motoro, la venteto de la rapideco kaj la postsulko rememoras al ni ke ni navigas. La videbleco perfektas kaj baldaŭ la tuta marbordo franc-itala el la montoĉenoj Moroj (Maures) ĝis Riviera donacas sian scintilantan panoramon. La tabulo nin kaptas ĝis sia malapero en la malproksimo. La ruliĝo tiom malfortas ke ĝi estas perceptebla nur pro la ŝajne eteta movo de la steloj malantaŭ la rigoj.
Je la tagiĝo Korsiko siluetiĝas antaŭ la sunleviĝo, ni ĉirkaŭiras la insulojn Sangecajn (Sanguinaires).
Nia kunvojaĝanto fotas nin.
Ni komencas tagon kiu sin prezentas belege.
Nu, kiom ni aĝas?
Mia frato dekkvin jarojn kaj mi, maldekstre, deknaŭ.
Alproksimiĝante la havenon, la piloto surŝipiĝas por ekkomandi la manovron. La kanoto kiu lin venigis tuj reiras.
Ni ĝisumas nian kunvojaĝinton kies vojon ni neniam rekrucos.
Estas la sepa horo, la traira navigado mezuras ĉirkaŭ 240 km. La ŝipoj en 1962 malpli rapidas ol ferry aŭ NGV en 2018 (NGV: Navireà Grande Vitesse «ŝipo ege rapida»).
La elŝipiĝo estas farita. Rapidege ni surbicikliĝas por nin direkti al la Sudo komencante ĉirkaŭiri la flughavenon Kampo de la Oro (Campo del Oro)
Ek de kiam Ajaccio lokiĝas malantaŭ ni, biciklante sur la ebenaĵo, ĉi tiuj unuaj azenoj nin elmediigas. Sur la kontinento ĝis hodiaŭ, ni neniam estis renkontintaj azenojn. Mi profitas la fotan halton por kontroli la fiksadon de niaj sakoj sur niaj pakoportiloj.